En somerbril' ni glitas kvar:
Du fuŝe uzas remon,
Fuŝregas tria knabinet'
Boatan la vagemon.
La kvara (nejunulo) celas
Indulgi la revemon.
"Kruela Tri'! Ĉu volas vi
En tia hor'—rakonton?
Se pri la astmo scius vi,
Vi eble sentus honton!"
—Protesto senutila! Venkas
Trivoĉa kri', "Rakonton!"
_Unua_ per komanda voĉo
Ordonas ekrakonti,
Kaj pli ĝentile _Dua_ petas
"Jes, nepre _mir_-rakonti."
Rakonton petolrompas _Tria_
(Ne scias _ŝi_ ja honti!)
Silento falas! De nun ĉiu
Aŭskultas plenkredulo
Pri l' _Sonĝinfano_ kiu vivas
Kun bird' kaj best' kunulo,
Kunul', jen kiel arbo alta,
Jen eta kiel kulo.
Tre ofte volus la laculo
La Sonĝon maldaŭrigi,
Promesas je sekvanta fojo
Ĝin iom plilongigi.
"Jam venis la sekvanta fojo,
Nin volu kontentigi!"
Do kreskis plu la Mirlandaĵoj
Iom post iom, grade:
Naskiĝis ĉiuj en boato
Dum vagis ni remade.
—Subiras sun', do hejmen gaje
Ni remas babilade.
Jen _Alici'_. Akceptu ŝin
Kaj gardu en memoro:
Al pilgrimint' ja kara estas
El malproksim' la floro;
Velkinte ĝi memorojn vekas
Valorajn pli ol oro.
Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo, tre enuiĝis pro senokupo. Unu, du foje ŝi prove rigardis en la libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en ĝi nek desegnojn nek konversaciojn, kaj “por kio utilas libro,” pensis ŝi, “enhavanta nek desegnojn nek konversaciojn?”
愛麗絲靠著姐姐坐在河岸邊很久了,由于沒有什么事情可做,她開始感到厭 倦,她一次又─次地瞧瞧姐姐正在讀的那本書,可是書里沒有圖畫,也沒有對話, 愛麗絲想:“要是一本書里沒有圖畫和對話,那還有什么意思呢?”
Ŝi do ekpripensis—ne tre vigle ĉar la tago estis varma, kaj ŝi sentis sin tre dormema—ĉu la plezuro fari ĉenon el lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti lekantetojn, kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun paleruĝaj okuloj.
天熱得她非常困,甚至迷糊了,但是愛麗絲還是認真地盤算著,做一只雛菊 花環的樂趣,能不能抵得上摘雛菊的麻煩呢?就在這時,突然一只粉紅眼睛的白 兔,貼著她身邊跑過去了。
Tio ja ne estis tre mirinda, ankaŭ ne ŝajnis al Alicio tre eksterordinare aŭdi la kuniklon diranta al si:—
“Ho, ve! mi malfruos!”
(Kiam poste ŝi pripensadis la aferon, ŝajnis al ŝi, ke tio estis efektive mirinda, sed en la momento mem, ĝi ŝajnis al ŝi tute ordinara.)
Tamen, kiam la kuniklo el sia veŝta poŝo eligis poŝhorloĝon, kaj, rigardinte ĝin, tuj plirapidis, Alicio eksaltis sur la piedojn, ĉar subite frapis ŝin la ideo, ke neniam antaŭe ŝi vidis kuniklon kiu havas veŝtpoŝon kaj poŝhorloĝon. La scivolemo en ŝi ekflamiĝis! Tuj ŝi ekkuris post ĝi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto sub la kreskaĵa barilo ĝustatempe por vidi la kuniklon malaperi en ĝin.
愛麗絲并沒有感到奇怪,甚至于听到兔子自言自語地說:“哦,親愛的,哦, 親愛的,我太遲了。”愛麗絲也沒有感到离奇,雖然過后,她認為這事應該奇怪, 可當時她的确感到很自然,但是兔于竟然從背心口袋里襲里掏出一塊怀表看看, 然后又匆匆忙忙跑了。這時,愛麗絲跳了起來,她突然想到:從來沒有見過穿著 有口袋背心的兔子,更沒有見到過兔子還能從口袋里拿出─塊表來,她好奇地穿 過田野,緊緊地追赶那只兔子,剛好看見兔子跳進了矮樹下面的一個大洞。
Ne konsiderinte eĉ unu momenton, kiamaniere ŝi reeliĝos, Alicio postkuris ĝin en la tuneleton.
愛麗絲也緊跟著跳了進去,根本沒考慮怎么再出來。
La tunelo, ĉe la unuaj paŝoj, kondukis rekte antaŭen, same kiel fervoja tunelo, sed poste dekliniĝis malsupren kaj fariĝis kruta. Tio okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte tempon por malakceliĝi, trovis sin vole nevole defalanta tre profundan ŝakton.
這個兔子洞開始像走廊,筆直地向前,后來就突然向下了,愛麗絲還沒有來 得及站住,就掉進了─個深井里。
Mi ĵus diris “tre profundan.” Nu, aŭ la ŝakto estis efektive tre profunda, aŭ ŝi falis tre malrapide; ĉar dum la daŭro de tiu stranga defalo, ne mankis al ŝi tempo por trankvile ĉirkaŭrigardi kaj por konjekti pri kio estas okazonta. Unue, ŝi klopodis rigardi malsupren por esplori al kio ŝi alvenas; sed klopodis vane, ĉar estis tie tro mallume. Tiam ŝi ekobservis la murojn de la ŝakto, kaj rimarkis ke ili estas plenaj de ŝrankoj kaj librobretoj; ankaŭ, tie ĉi kaj tie, ŝi preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn de najloj. Poste ŝi, preterpasante, deprenis de apuda breto unu fruktaĵujon; sur ĝi per grandaj literoj estas skribita MARMELADO. Sed jen por ŝi granda ĉagreno; ĉar, enrigardante, la avidaj okuloj vidis—nur blankan malplenon! Ŝi ne volis lasi fali la fajencaĵon, pro la timo mortigi per ĝi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj momentoj remeti ĝin, preterpasante, en ŝrankon. De unu el la bretoj, Alicio, falante tra la ŝakto, deprenis marmeladujon.
也許是井太深了,也許是她自己感到下沉得太慢,因此,她有足夠的時間去 東張西望,而且去猜測下一步會發生什么事,首先,她往下看,想知道會掉到什 么地方。但是下面太黑了,什么都看不見,于是,她就看四周的井壁,只見井壁 上排滿了碗櫥和書架,以及挂在釘子上的地圖和圖畫,她從一個架子上拿了一個 罐頭,罐頭上寫著“桔子醬”,卻是空的,她很失望,她不敢把空罐頭扔下去, 怕砸著下面的人,因此,在繼續往下掉的時候,她就把空罐頭放到另一個碗櫥里 去了。
“Nu,” pensis Alicio, “kiam mi rakontos en la hejmo pri ĉi tiu falego, ĉiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, eĉ pri falo de l’ supro ĝis malsupro de l’ ŝtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos eĉ de la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon.” (Tion oni povas kredi.)
“好啊,”愛麗絲想,“經過了這次鍛煉,我從樓梯上滾下來就不算回事。 家里的人都會說我多么勇敢啊,嘿,就是從屋頂上掉下來也沒什么了不起,”─ ─這點倒很可能是真的,屋頂上摔下來,會摔得說不出話的。
Malsupren, ankoraŭ malsupren! Ĉu neniam la falo finiĝos? “Mi volus scii,” diris ŝi laŭte, “kiom da kilometroj mi jam falis. Mi nepre alproksimiĝas la ter-centron. Tio estus, laŭ mi, preskaŭ ses kaj duono miloj da kilometroj.” (Alicio jam antaŭe lernis en la lernĉambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo ne estis—pro manko da aŭskultantoj—oportuna por elmontri sian klerecon, tamen estis por ŝi bona praktiko tradiri la faktojn.) “Jes, tio estas certe la ĝusta interspaco, sed en kian latitudon aŭ longitudon mi penetris?” (Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn belege majestajn vortojn kvazaŭ donis al ŝi agrablajn sentojn.)
掉啊,掉啊,掉啊,難道永遠掉不到底了嗎?愛麗絲大聲說:“我很知道掉 了多少英里了,我一定已經靠近地球中心的一個地方啦!讓我想想:這就是說已 經掉了大約四千英里了,我想……”(你瞧,愛麗絲在學校里已經學到了一點這 類東西,雖然現在不是顯示知識的時机,因為沒一個人在听她說話,但是這仍然 是個很好的練習。)“……是的,大概就是這個距离。那么,我現在究竟到了什 么經度和緯度了呢?”(愛麗絲不明白經度和緯度是什么意思,可她認為這是挺 時髦的字眼,說起來怪好听的。)
Post ne longe ŝi rekomencis:—“Eble mi trafalos tra la tuta terglobo! kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marŝas kapmalsupre! mi kredas ke oni nomas ilin la Antipatioj.” (Ĉe eksono de tiu strangaĵo ŝi certe ne sopiris aŭskultantojn); “mi ja devos demandi al ili en kiun landon mi enfalis, dirante ‘Bonvolu, Sinjorino, diri al mi ĉu tiu ĉi lando estas Nov-Zelando aŭ Aŭstralio?’” (Ŝi penis klinsaluti! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klinsaluti falante tra l’ aero. Ĉu vi povus tion fari?) “Sed ŝi nepre nomus min malklera bubino. Do, nur malutilus demandi tion! Pli bone estus serĉi la nomon ie sur la muroj surskribitan.”
不一會儿,她又說話了:“我想知道我會不會穿過地球,到那些頭朝下走路 的人們那里,這該多么滑稽呀!我想這叫做‘對稱人’(19世紀中學地理教科書 上流行個名洞,叫“對跖人”,意思是說地球直徑兩端的人,腳心對著腳心。愛 麗絲對“地球對面的人”的概念模糊,以為他們是“頭朝下”走路的,而且把 “對跖人”錯念成“對稱人”了。)吧?”這次她很高興沒人听她說話,因為 “對稱人”這個名詞似乎不十分正确。“我想我應該問他們這個國家叫什么名稱: 太太,請問您知道這是新西蘭,還是澳大利亞?”(她說這話時,還試著行個屈 膝禮,可是不成。你想想看,在空中掉下來時行這樣的屈膝禮,行嗎,)“如果 我這樣問,人們一定會認為我是一個無知的小姑娘哩。不,永遠不能這樣問,也 許我會看到它寫在哪儿的吧!”
Malsupren, ankoraŭ malsupren! Krom babili ja estis nenio por fari, sekve Alicio baldaŭ denove ekparolis: “Hodiaŭ vespere Dajna tre sopiros min.” (Dajna estas ŝia kato.) “Mi esperas ke ĉe la temanĝo oni ne forgesos ŝian subtason da lakto. ‘Dajna, vi karul’, ho se vi nur estus tie ĉi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. Sed ĉu katoj manĝas vespertojn?’” Alicio okaze nun fariĝis dormema, kaj dorme ripetadis:—“Ĉu katoj manĝas vespertojn? Ĉu katoj manĝas vespertojn?” kaj iafoje ŝi ĉuis anstataŭe “Ĉu katojn manĝas vespertoj?” (Ĉar ŝi kapablis respondi nek unu nek alian el la du demandoj, ne tre grave estis kiun “ĉuon” ŝi esprimis.) Ŝi sentis sin ekdormanta, kaj ĵus komencis sonĝi ke ŝi marŝas mano en mano kun Dajna kaj diras al ŝi tre solene:—“Dajna, vi diru al mi la veron; ĉu iam vi manĝis vesperton?” kiam (ho, la surprizego!) subite ŝi falis plomp! sur amason da sekaj folioj. La falego efektive finiĝis!
掉啊,掉啊,掉啊,除此之外,沒別的事可干了。因此,過一會儿愛麗絲又 說話了:“我敢肯定,黛娜今晚一定非常想念我。”(黛娜是只貓)“我希望他 們別忘了午茶時給她准備一碟牛奶。黛娜,我親愛的,我多么希望你也掉到這里 來,同我在一起呀,我怕空中沒有你吃的小老鼠,不過你可能捉到一只蝙蝠,你 要知道,它很像老鼠。可是貓吃不吃蝙蝠呢?”這時,愛麗絲開始瞌睡了,她困 得迷迷糊糊時還在說:“貓吃蝙蝠嗎?貓吃蝙蝠嗎?”有時又說成:“蝙蝠吃貓 嗎?”這兩個問題她哪個也回答不出來,所以,她怎么問都沒關系,這時候,她 已經睡著了,開始做起夢來了。她夢見正同黛娜手拉著手走著,并且很認真地問: “黛娜,告訴我,你吃過蝙蝠嗎?,就在這時,突然“砰”地一聲,她掉到了一 堆枯枝敗葉上了,總算掉到了底了!
Pro la folioj ŝi ricevis nenian vundon. Do, stariginte sin sur la piedojn ŝi rigardis supren. Super la kapo ĉio estis malluma, sed rekte antaŭ ŝi vidiĝis longa koridoro, kaj jen forkuras tra ĝi la Blanka Kuniklo. Ne perdinte eĉ unu momenton, Alicio rapide postsekvis kaj aŭdis ke ĝi diras, malaperante post murangulo, “se mi malfruos, ĉielo savu miajn orelojn!”
愛麗絲一點儿也沒摔坏,她立即站起來,向上看看,黑洞洞的。朝前一看, 是個很長的走廊,她又看見了那只白兔正急急忙忙地朝前跑。這回可別錯過時机, 愛麗絲像一陣風似地追了過去。她听到兔子在拐彎時說:“哎呀,我的耳朵和胡 子呀,現在太遲了!”這時愛麗絲已經离兔子很近了,但是當她也赶到拐角,兔 子卻不見了。她發現自己是在一個很長很低的大廳里,屋頂上懸挂著一串燈,把 大廳照亮了。
En tiu momento ŝi estis preskaŭ apuda; tamen, kiam ŝi preterpasis la angulon, la kuniklo jam malaperis. Kaj ŝi trovis sin sola en ia longa malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj pendas de la plafono. Ĉirkaŭ la halo estis pordoj; sed ĉiuj estis fermitaj. Alicio do marŝis laŭ unu flanko kaj remarŝis laŭ la alia penante malfermi la pordojn; sed ĉiu el ili estis ŝlosita, kaj Alicio malĝoje marŝis laŭ la mezo kaj demandis al si, ĉu ŝi jam neniam povos eliri la halon.
大廳四周都是門,全都鎖著,愛麗絲從這邊走到那邊,推一推,拉一拉,每 扇門都打不開,她傷心地走到大廳中間,琢磨著該怎么出去。
Subite ŝi rimarkis antaŭ si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj jen! kuŝis sur ĝi unu ora ŝlosileto. Tuj la ideo frapis ŝin ke ĝi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho, ve! aŭ la seruroj estis tro grandaj, aŭ la ŝlosileto tro eta, ĉar neniun el ili ĝi malfermis. Tamen, ĉirkaŭirante la duan fojon, ŝi venis al malalta kurteno, kiun ŝi antaŭe ne rimarkis, kaj malantaŭ la kurteno, jen malgranda pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; ŝi enŝovis la oran ŝlosileton, kaj (ho, la ĝojo!) ĝi taŭgis.
突然,她發現了一張三條腿的小桌,桌子是玻璃做的。桌上除了一把很小的 金鑰匙,什么也沒有,愛麗絲一下就想到這鑰匙可能是哪個門上的。可是,哎呀, 要么就是鎖太大了,要么就是鑰匙太小了,哪個門也用不上。不過,在她繞第二 圈時,突然發現剛才沒注意到的一個低帳幕后面,有一扇約十五英寸高的小門。 她用這個小金鑰匙往小門的鎖眼里一插,太高興了,正合适。
Malferminte la pordeton, Alicio trovis ke ĝi kondukas en koridoreton ne multe pli ampleksan ol ordinara rat-tunelo. Starigante sin sur la genuoj, ŝi direktis la rigardojn,—tra la koridoreto—en—la plej belan ĝardenon, kiun oni povas imagi. Ho! kiel ŝi sopiris eliĝi tiun malluman halon, kaj ĉirkaŭvagadi inter jenaj helfloraj bedoj kaj dolĉaj fontanoj! Sed tra tiu pordeto ŝi ne povus trairigi eĉ la kapon! “Kaj eĉ se la kapo bone trairus,” ekpensis nia kompatinda Alicio, “tre malmulte utilus tio sen la ŝultroj! Ho, se mi nur havus la kapablon teleskopiĝi. Eble mi povus, se nur mi scius kiel oni komencas la klopodon?” Ĉar tiom da eksterordinaraj aferoj jam en tiu tago okazis ĉe ŝi, Alicio ja komencis kredi ke neebla estas preskaŭ nenio.
愛麗絲打開了門,發現門外是一條小走廊,比老鼠洞還小,她跪下來,順著 走廊望出去,見到一個從沒見過的美麗花園。她多想离開這個黑暗的大廳,到那 些美麗的花圃和清涼的噴泉中去玩呀!可是那門框連腦袋都過不去,可怜的愛麗 絲想:“哎,就算頭能過去,肩膀不跟著過去也沒用,我多么希望縮成望遠鏡里 的小人呀(愛麗絲常常把望遠鏡倒著看,一切東西都變得又遠又小,所以她認為 望遠鏡可以把人放大或縮小。),我想自己能變小的,只要知道變的方法就行了。” 你看,一連串稀奇古怪的事,使得愛麗絲認為沒有什么事是不可能的了。
Kompreneble neniel utilus staradi ĉe la pordeto, sekve ŝi reiris al la tablo kun la ekespero trovi sur ĝi alian ŝlosilon, aŭ eble libreton pri la arto teleskopiĝi; ĉi tiun fojon ŝi trovis sur ĝi boteleton (“kiu certege ne kuŝis tie antaŭe,” diris Alicio) kun surskribaĵo, ligita ĉirkaŭ la kolo, havanta la vortojn TRINKU MIN per belegaj grandaj literoj surskribitajn.
看來, 守在小門旁沒意思了,于是,她回到桌子邊,希望還能再找到一把鑰匙,至少也 得找到一本教人變成望遠鏡里小人的書,可這次,她發現桌上有一只小瓶。愛麗 絲說:“這小瓶剛才确實不在這里。”瓶口上系著一張小紙條,上面印著兩個很 漂亮的大平:“喝我”。
“Tre facile estas diri ‘Trinku min’” pensis la saĝulineto, “sed mi ne faros tion krom post plena esploro. Mi unue rigardu por vidi ĉu oni surskribis ĝin per ‘veneno.’” Ĉar ŝi ja antaŭe legis kelke da bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj aŭ mortbruliĝis, aŭ estis englutitaj de sovaĝaj bestoj, aŭ suferis diversajn aliajn malagrablaĵojn nur simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan regulon de la amikoj ofte instruitan, tian ekzemple kia estas la regulo ke brilvarmega fajrilo povas brulvundi la manon, se oni ĝin tenas tro longe; ankaŭ tio ĉi, ke se oni tre profunde tranĉos la fingron, ĝi kredeble sangos; kaj neniam ŝi forgesis ke se oni trinkos multe el botelo markita per ‘veneno,’ preskaŭ certe estas ke pli malpli frue ĝi malordigos la internaĵon.
說“喝我”倒不錯,可是聰明的小愛麗絲不會忙著去喝的。她說:“不行, 我得先看看,上面有沒有寫著‘毒藥’兩個字。”因為她听過一些很精彩的小故 事,關于孩子們怎樣被燒傷、被野獸吃掉,以及其它一些令人不愉快的事情,所 有這些,都是因為這些孩子們沒有記住大人的話,例如:握撥火棍時間太久就會 把手燒坏;小刀割手指就會出血,等等。愛麗絲知道喝了寫著“毒藥”瓶里的藥 水,遲早會受害的。
Do, certiĝinte ke ĉi tiun botelon oni ne markis per ‘veneno’, Alicio kuraĝis gustumi la enhavon. “Ja, tre bongusta ĝi estas,” diris ŝi. (Ŝajnis al ŝi esti rava miksaĵo farita el ĉeriztorto, sukerita ovaĵo, ananaso, butersukeraĵo kaj rostita buterpano. Do ne mirinde estas ke tre baldaŭ la boteleto malpleniĝis!)
然而瓶子上沒有“毒藥”字樣,所以愛麗絲冒險地嘗了嘗,感到非常好吃, 它混合著櫻桃餡餅、奶油蛋糕、菠蘿、烤火雞、牛奶糖、熱奶油面包的味道。愛麗絲一口气就把一瓶喝光了。
“Ho, kian strangan senton! mi ja nepre teleskopiĝas!” Kaj fakte ĝuste tio okazis. Ŝi havis jam malpli ol tridek centimetrojn da alteco.
“多么奇怪的感覺呀!”愛麗絲說,“我一定變成望遠鏡里的小人了。”
Ŝia vizaĝo heliĝis, ĉar nun ŝi havas altecon ĝuste taŭgan por transiri la pordeton en tiun belegan ĝardenon. Tamen ŝi decidis atendi ankoraŭ kelkajn momentojn por sciiĝi ĉu ŝi malkreskos plue. Ŝi sentis pri tio kelkan timon, “ĉar”—diris ŝi—“povas okazi ke mi malkreskos ĝis nulo, same kiel kandelo. Kian aspekton mi havus en tiu okazo?” Kaj ŝi penis imagi al si la aspekton kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis ĝin!
的确是這樣,她高興得眉飛色舞,現在她只有十英寸高了,已經可以到那個 可愛的花園里去了。不過,她又等了几分鐘,看看會不會繼續縮小下去。想到這 點,她有點不安了。“究竟會怎么收場呢?”愛麗絲對自己說,“或許會像蜡燭 的火苗那樣,全部縮沒了。那么我會怎么樣呢?”她又努力試著想象蜡燭滅了后 的火焰會是個什么樣几。因為她從來沒有見過那樣的東西。
Post iom da tempo, rimarkinte ke nenio plu okazas, ŝi decidis tuj iri en la ĝardenon. Sed ho ve! alveninte al la pordo, ŝi eltrovis ke ŝi ne havas la oran ŝlosileton; kaj irinte returne al la tablo por reposedi ĝin, (jen alia eltrovo!) ŝi tute ne povis atingi ĝin. Vidi ĝin tra la vitro ŝi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el la tri piedoj; sed ĝi estis tro glitiga; kaj fine, ellaciĝinte per la vana klopodado, la kompatinduleto sidiĝis sur la planko kaj ekploris. La vitra tablo.
過了一小會,好像不會再發生什么事情了,她決定立刻到花園去。可是,哎 喲!可怜的愛麗絲!她走到門口,發覺忘拿了那把小金鑰匙。在回到桌子前准備 再拿的時候,卻發現自己已經夠不著鑰匙,她只能通過玻璃桌面清楚地看到它, 她盡力攀著桌腿向上爬,可是桌腿太滑了,她一次又一次地溜了下來,弄得她精 疲力竭。于是,這個可怜的小家伙坐在地上哭了起來。
“Nu, do, tute ne utilas konduti tiamaniere,” diris al si Alicio tre severe. “Mi ordonas al vi tuj ĉesi la ploron.” Ŝi havis la kutimon sin tre bone konsili (sed tre malofte agis laŭ la konsilo!) kaj kelkfoje riproĉis sin tiel forte, ke ŝi efektive devis plori; kaj ŝi unu fojon punfrapis sin sur la vango pro la ofendo ke ŝi trompis sin dum iu vetludo kiun ŝi ludis kontraŭ si mem. (Nia Alicio ja estis neordinara infano kaj tre ŝatis ŝajnigi ke ŝi estas du personoj.) “Sed tiu ŝajnigo ne utilus nun”—ŝi malĝoje ekpensis—“ĉar ja restas da mi apenaŭ sufiĉe por fari eĉ unu respektindan personon!”
“起來,哭是沒用的!”愛麗絲嚴厲地對自己說,“限你─,分鐘內就停止 哭!”她經常愛給自己下個命令(雖然她很少听從這种命令),有時甚至把自己 罵哭了。記得有一次她同自己比賽槌球,由于她騙了自己,她就打了自己一記耳 光,這個小孩很喜歡裝成兩個人,“但是現在還裝什么兩個人呢?”可怜的小愛 麗絲想,“唉!現在我小得連做一個像樣的人都不夠了。”
Baldaŭ tamen ŝia rigardo falis sur vitran skatoleton, kiu kuŝas sub la tablo: malferminte ĝin, ŝi trovis interne tre malgrandan kukon, sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn: “Manĝu Min.”
“Nu,” diris Alicio, “mi vin manĝos! Se vi igos min kreski, mi povos atingi la ŝlosilon; kaj, se male okazos, mi povos rampi sub la pordo. Ambaŭokaze mi eniĝos la ĝardenon, kaj se nur okazos tio, ne tre gravas la kielo.”
不.一會儿,她的眼光落在桌子下面的一個小玻璃盒子上。打開一看,里面 有塊很小的點心,點心上用葡萄干精致地嵌著“吃我”兩個字,“好,我就吃它,” 愛麗絲說,“如果它使我變大,我就能夠著鑰匙了;如果它使我變得更小,我就 可以從門縫下面爬過去,反正不管怎樣,我都可以到那個花園里去了。因此無論 怎么變,我都不在乎。”
Sekve ŝi manĝis peceton de la kuko dirante al si “Laŭ kiu direkto, laŭ kiu do?” kaj tenante la manon sur la verto por palpe sciiĝi ĉu ĝi plialtiĝas aŭ male; kaj tre surprizis ŝin la konstato ke ŝi restas konstante samalta. Kiam oni manĝas kukon, tio ja okazas ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio okazos krom la neordinara, ke estis por ŝi tede kaj malinterese kiam okazis nur ordinaraĵoj.
她只吃了一小口,就焦急地問自己:“是哪一种,變大還是變小?”她用手 摸摸頭頂,想知道變成哪种樣子。可是非常奇怪,一點沒變,說實話,這本來是 吃點心的正常現象,可是愛麗絲已經習慣了稀奇古怪的事了,生活中的正常事情 倒顯得難以理解了。
Do, por ion okazigi, ŝi laboradis per la dentoj ĝis de la kuko neniom restis.
于是,她又吃開了,很塊就把一塊點心吃完了。