“Neniam mi spertis tiaĵo,” ekkriis Alicio, (pro eksciteco ŝi eĉ forgesis la akuzativon). “Jen mi plilongiĝas teleskope, kiel la plej granda teleskopo en la tuta mondo. Adiaŭ, piedetoj miaj!” (Kiam ŝi direktis la rigardojn al la piedoj, pro la plilongiĝo ili jam fariĝis tute malproksimaj, kaj apenaŭ ŝi povis vidi ilin.)
“Ho, vi kompatinduloj! kiu morgaŭ vestos al vi la ŝtrumpojn kaj ŝuojn? Kompreneble ne mi; mi estos tro malproksime por okupi min pri vi; vi devos klopodi por vi mem. Tamen estas necese komplezi ilin; ĉar se ili ofendiĝos, ili eble rifuzos marŝi laŭ mia volo. Mi do en la kristnaska tempo donacos al ili paron da novaj botoj.”
“奇怪啊奇怪,”愛麗絲喊道,她那么惊奇,霎時,竟說不成話了,“現在 我一定變成最大的望遠鏡里的人了。再見了,我的雙腳!”她俯視自己的腳,遠 得快看不見了。“哦,我的可怜的小腳喲!誰再給你們穿鞋和系鞋帶呢,親愛的, 我可不能了,我离你們太遠了,沒法再照顧你們了,以后你們只好自己照顧自己 吧!……但是我必須對它們好一些,”愛麗絲又想道,“否則它們會不愿走到我 想去的地方的,對啦,每次圣誕節我一定要送它們一雙新的長統靴。”
Ŝi eĉ elpensadis detale kiel ŝi faros la necesajn aranĝojn. “Mi pagos al la portisto por liveri ilin, kaj kiel stranga tio ŝajnos, sendi donacon al siaj piedoj! Ankaŭ la adreso estos tre stranga:
她繼續盤算該怎么送禮:“我得把禮物打成包裹寄給它們,”她想,“呀, 多滑稽,給自己的腳寄禮物鼠這地址寫起來可太离奇了:
Al lia Moŝto la Dekstra Piedo Alicia,
sur la Tapiŝeto
apud Fajrgardilo
(Kun amsalut’ de Alicio).
壁爐邊擱腳攔杆上
愛麗絲的右腳收
愛麗絲寄
Ho, kian sensencaĵon mi parolas!”
“哦,親愛的,我說的什么廢話呀!
En tiu momento ŝia kapo ekpremis la plafonon. Do, sen plua prokrasto ŝi levis la oran ŝlosileton kaj rapidis al la ĝardenpordeto. Sed havante la altecon de tri metroj, ŝi apenaŭ povis, kuŝante sur la planko, rigardi per unu okulo en la ĝardenon, kaj la tasko eniĝi en ĝin fariĝis ja pli ol iam utopia. Ŝi sidiĝis kaj denove ekploris.
”就在這一剎那,她的頭撞到了大廳的 屋頂上。她現在至少有九英尺高了,她急忙拿起小金鑰匙向小花園的門跑去。
可怜的愛麗絲!現在最多只能側身躺在地下,用一只眼睛往花園里望,更沒 有可能進去了,于是她又哭了。
“Vi devas honti,” ŝi diris al si, “vi granda bubino!” (ŝi certe ne eraris pri la lastaj du vortoj) “multe tro granda vi estas por plorkrii, vi tuj ĉesu!” Malgraŭ tiu akra sinriproĉo, ŝi ne ĉesis la ploradon, ĝis ŝi faligis kelkajn hektolitrojn da larmegoj, kaj etendis sin ĉirkaŭ ŝi larmlageto profunda je dek centimetroj kaj kovranta preskaŭ la tutan plankon de la halo.
“你不害澡嗎?”愛麗絲對自己說,“像你這么大的姑娘(說得很對),還 要哭。馬上停止,我命令你!”但她還不停地哭,足足掉了一桶眼淚。她還繼續 哭,直到身邊成了個大池塘,有四英尺深,半個大廳都變成池塘了。
Post ne longa tempo ŝi aŭdis ian piedfrapetadon, kaj vigle forviŝis la larmojn por esplori kiu venas. Jen reaperis la Blanka Kuniklo lukse vestita, havante en unu mano paron da blankaj gantoj, kaj en la alia grandan ventumilon. Jen li alvenis, trotrapide, kaj murmuris al si: “Ho, la Dukino! Se mi igos ŝin atendi, ŝi tute furioziĝos!”
Ĉar Alicio jam fariĝis preskaŭ senespera, ŝi estis preta peti helpon de kiu ajn. Do, kiam la Kuniklo sufiĉe apudiĝis, ŝi ekparolis per tre mallaŭta timplena voĉo: “Se al vi plaĉos, Sinjoro:—”
La Kuniklo forte eksaltis, lasis fali gantojn kaj ventumilon, kaj per ĉiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon!
過了一會儿,她听到遠處輕微的腳步聲,她急忙擦干眼淚,看看誰來了。原 來那只小白兔又回來了,打扮得漂漂亮亮的,一只手里本著一雙白羊羔皮手套, 另一只手里拿著一把大扇子,正急急忙忙地小跑著過來。小白兔一邊走.一邊喃 喃自語地說:“哦,公爵夫人,公爵夫人!唉!假如我害她久等了,她可別生气 呵!”愛麗絲很希望來個人幫助自己,因此見到小白兔很失望。但是在小白兔走 近時,她還是怯生生地小聲說:“勞駕,先生……”這可把兔子嚇了一跳,扔掉 了白羔皮手套和扇子,拼命地跑進暗處去了。
Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj ĉar estis en la halo tre varme, ŝi longadaŭre ventumadis sin kaj samtempe babiladis:—
“Hieraŭ ĉio okazis laŭrutine, sed hodiaŭ ja ĉio estas stranga! Ĉu dum la nokto mi ŝanĝiĝis? mi esploru tion. Ĉu vere mi estis sama kiam mi leviĝis hodiaŭ matene? Mi kvazaŭ memoras ke mi sentis min iom ŝanĝiĝinta. Sed se mi ne estas sama, jen alia demando; kiu mi estas? Jen granda enigmo!” Kaj ŝi kategorie pripensis ĉiujn samaĝajn knabinetojn kiujn ŝi konas, por certiĝi ĉu ŝi ŝanĝiĝis en iun el ili.
愛麗絲拾起了扇子和手套。這時屋里很熱,她就一邊搧著扇子,一邊自言自 語地說:“親愛的,親愛的,今天可淨是怪事,昨天還是那么正常,是不是夜里 發生的變化?讓我想想:我早晨起來時是不是還是我自己,我想起來了,早晨就 覺得有點不對頭。但是,要是我不是自己的話,那么我能是誰呢,唉!這可真是 個謎啊!”于是她就挨個儿地去想和她相同年齡的女孩子,她是變成了她們中的 哪一個了?
“Mi certe ne estas Ado, ĉar ŝia hararo falas sur la ŝultroj per longaj bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla. Ankaŭ mi ne estas Mabelo, ĉar mi scias multe da lernaĵoj, kaj ŝi scias ja tre, tre malmulte. Ankaŭ ŝi estas si, kaj mi mi, kaj … ho, mi tute konfuziĝas! Mi provu ĉu mi ankoraŭ scias la jam longe konitajn faktojn. Por komenci: kvaroble kvin faras dekdu, kvaroble ses faras dektri, kvaroble sep faras…. Ho, tiamaniere neniam mi atingus dudek! Tamen la Multiplika Tabelo estas por mi indiferenta; mi ekzamenu min geografie. Londono estas ĉefurbo de Parizo, Parizo ĉefurbo de Romo, kaj Romo…. Ne, denove mi eraras, certege. Mi nepre ŝanĝiĝis en Mabelon. Mi penos deklami ‘Rigardu! Jen abelo vigla.’”
Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam ŝi ripetas parkeraĵojn, ŝi komencis tiun konatan poemon. Sed ŝia voĉo sonis raŭka kaj nepropra, kaj eĉ la vortoj ne tute similis la originalajn.
“我敢說,我不是愛達,”愛麗絲說,“因為她是長長的卷發,而我的根本 不卷。我肯定不是瑪貝爾,因為我知道各种各祥的事情,而她,哼!她什么也不 知道。而且,她是她,我是我,哎喲!親愛的,把我迷惑住了,真叫人傷腦筋。 我試試看,還記得不自己得過去知道的事情。讓我想一想四乘五是十二,四乘六 是十三,四乘七……唉,這樣背下去永遠到不了二十;況且乘法表也沒大意思。 讓我試試地理知識看:倫敦是巴黎的首都,而巴黎是羅馬的首都,羅馬是……不, 不,全錯了。我一定,一定已經變成了瑪貝爾了。讓我再試試背《小鱷魚怎樣……》。” 于是她把手交叉地放在膝蓋上,就像背課文那樣,一本正經地背起來了。她的聲 音嘶啞、古怪,吐字也和平時不一樣:
Rigardu! Jen la krokodil’!
La voston li netigas;
Ŝprucante akvon el la Nil’
La skvamojn li briligas.
小鱷魚怎樣保養
它閃亮的尾巴,
把尼羅河水灌進
每一片金色的鱗甲。
Senmova restas la buŝeg’,
Li ungojn kaŝas ruze;
Jen fiŝoj naĝas tra l’ kaveg’
Frapfermas li amuze.
它笑得多么快樂,
伸開爪子的姿勢多么文雅,
它在歡迎那些小魚
游進它溫柔微笑著的嘴巴。
“Jen certe ne la ĝustaj vortoj,” diris Alicio malĝoje, kaj denove la okuloj pleniĝis de larmoj, dum ŝi daŭrigis: “Do, mi nepre estas Mabelo malgraŭ ĉio; sekve mi devos loĝi en tiu ŝia mallarĝa maloportuna domaĉeto; mi havos neniun ŝatindan ludilon, kaj devos lerni sennombrajn lecionojn. Ne! Pri tio mi decidiĝis. Se mi estos Mabelo, mi restos ĉi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon ĉe la enirejo al la tunelo kaj diru per karesa voĉo ‘Resupreniru, karulo.’ Mi nur rigardos supren kaj demandos ‘Kiu do mi estas? Vi certigu tion, kaj poste, se mi ŝatos esti tiu persono, mi konsentos supreniri. Se ne, mi restos ĉi tie, ĝis mi fariĝos iu alia.’ Sed ho ve! mi tre, tre volas ke oni venu. Jam tro longan tempon mi restas tie ĉi tutsola, kaj mi sopiras la hejmon.”
“我相信背錯了。”可怜的愛麗絲一邊說著,一邊又掉下了眼淚:“我一定 真的成了瑪貝爾了,我得住在破房子里,什么玩具也沒有,還得學那么多的功課。 不行!我拿定主意了,如果我是瑪貝爾,我就呆在這井下,他們把頭伸到井口說: ‘上來吧!親愛的!”我只往上問他們:‘你們先得告訴我,我是誰,如果變成 我喜歡的人,我就上來,如果不是,我就一直呆在這里,除非我再變成什么人’…… 可是,親愛的!”愛麗絲突然哭起來:“我真想讓他們來叫我上去呀!實在不愿 意孤零零地呆在這儿了。”
Dirante tion ŝi okaze rigardis la manojn kaj rimarkis mirigite ke ŝi vestis—dum ŝi babilas—unu el la blankaj kapridfelaj gantoj de la Kuniklo.
“Kiel ajn mi faris tion?” pensis ŝi. “Mi ja denove malkreskas.”
Ŝi stariĝis, kaj irinte al la tablo por kompare mezuri sin, eltrovis ke nun ŝi havas proksimume sesdek centimetrojn da alteco, kaj ankoraŭ rapide malkreskas. Certiĝinte ke tion kaŭzas la ventumilo, ŝi tuj lasis ĝin fali, kaj per tio apenaŭ ŝi evitis la malagrablaĵon malkreski ĝis nulo.
她說話時,無意中看了一下自己的手,見到一只手上戴了小白兔的白羊羔皮 手套,她奇怪极了,“這怎么搞的?”她想,“我一定又變小了,”她起來步到 桌子邊,量一量自己,正像她猜測的那樣,她現在大約只有二英寸高了,而且還 在迅速地縮下去,她很快發現是拿著的那把扇子在作怪,于是她赶緊扔掉扇子, 總算快,要不就縮得沒有了。
“Jen evito vere mirakla! Ĉar preskaŭ mi nuliĝis!” diris Alicio, iom timigita per la subita ŝanĝo, “tamen estas bona afero trovi sin ankoraŭ ekzistanta; kaj jam nun mi povas eniri la ĝardenon.” Ŝi do kuris avide al la pordeto; sed ho ve! ĝi refermiĝis, kaj jen la ora ŝlosileto kuŝis, kiel antaŭe, sur la tablo; kaj “la afero staras pli malprospere ol ĉiam,” ŝi plordiris, “ĉar neniam mi estis tiel absurde malgranda, estas ja ne tolereble.”
“好險呀!”愛麗絲說。她真的嚇坏了,但總算自己還存在,因此很高興, “現在,該去花園了!”她飛快地跪到小門那儿,但是,哎喲,小門又鎖上了, 小金鑰匙像從前一樣仍在玻璃桌子上。“現在更糟糕了,”可怜的小愛麗絲想, “因為我還沒有這樣小過,從來沒有重我該說這太糟了!太糟了!”
En la momento kiam ŝi diris tion, ŝia piedo glitis, kaj ŝi trovis sin plaŭde enfalinta en salan akvon. Subakviĝinte ĝis la mentono, ŝi unue supozis ke ŝi estas falinta en la maron, kaj ekpensis “en tiu okazo mi povos hejmiĝi vagonare.” (Alicio nur unufoje en la vivo forrestadis ĉe la marbordo, kaj el tiu sperto formis al si la konkludon ke, kien ajn oni irus sur la angla marbordo, oni trovus longan serion de banmaŝinoj en la maro, post ili kelke da infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la sablon; malantaŭe, serion de apartamentaj domoj, kun, malantaŭ ĉio, stacidomo.) Tamen post nelonge ŝi sciiĝis ke ŝi estas en la lageto farita de la larmoj kiujn ŝi ploris estante trimetrulo.
她說話時,突然滑倒了,“扑通”一聲,咸咸的水已經淹到她的下巴了。她 第一個念頭是掉進海里了。她對自己說:“那么我可以坐火車回去了,”──愛 麗絲到海邊去過,看到海濱有許多更衣車,孩子們在沙灘上用木鏟挖洞玩。還有 一排出租的住房,住房后面是個火車站──然而不久,她就明白了,自己是在一 個眼淚的池塘里,這是她九英尺高的時候流出來的眼淚。
“Ho, se nur mi ne tiom plorus!” diris ŝi, ĉirkaŭnaĝante por trovi la bordon. “Pro tiuj larmoj mi nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem. Tio estos tre, tre stranga, sed hodiaŭ ĉio ja estas stranga.”
“但愿我剛才沒哭得這么厲害!”愛麗絲說話時來回游著,想找條路游出去, 現在我受報應了,我的眼沼快要把自己淹死啦!這又是樁怪事,說真的,今天盡 是怪事!”
En tiu momento ŝi ekaŭdis ke io ne tre malproksime de ŝi ĉirkaŭbaraktas en la lageto, kaj ŝi naĝis en la direkto de la plaŭdado por esplori kio ĝi estas: unue ŝi supozis ke la besto nepre estos aŭ rosmaro aŭ hipopotamo; sed rememorante ke ŝi mem nun estas tre malgranda, ŝi fine konstatis ke ĝi estas nur muso englitinta en la akvon same kiel ŝi mem.
就在這時,她听到不遠的地方有划水聲,就向前游去,想看看是什么,起初, 她以為這一定是只海象或者河馬。然而,她一想起自己是多么小的時候,就立即 明白了,這不過是只老鼠,是像自己一樣滑進水里來的。
“Ĉu eble utilus,” pensis Alicio, “alparoli ĉi tiun muson? Ĉio estas tiel neordinara ĉi tie, ke kredeble ĝi havas la kapablon paroli, kaj almenaŭ ne malutilos provi ĝin.” Do ŝi ekparolis per: “Ho muso, ĉu vi konas la elirejon el tiu ĉi lageto? Mi tre laciĝas, ho Muso, ĉirkaŭnaĝante en ĝi.” (Alicio kredis ke “Ho Muso” estas nepre prava formo por alparoli muson; ŝi neniam ĝis tiu tago alparolis muson, sed ŝi memoris el la latina lernolibro de sia frato la deklinacion: “Muso—de muso—al muso—muson—ho muso!“)
La Muso rigardis ŝin scivole, tamen diris nenion, sed faris signon al ŝi palpebrumante per unu okuleto.
“它來有什么用處呢?”愛麗絲想,“同一只老鼠講話嗎?這井底下的事情 都是那么奇怪,也許它會說話的,不管怎樣,試試也沒害處,”于是,愛麗絲就 說,“喂,老鼠!你知道從池塘里出去的路嗎?我已經游得很累了。喂,老鼠!” 愛麗絲認為這是同老鼠談話的方式,以前,她沒有做過這种事,可她記得哥哥的 《拉丁文語法》中有:“一只老鼠……一只老鼠……喂,老鼠!”現在這老鼠狐 疑地看著她,好像還把一只小眼睛向她眨了眨,但沒說話。
“Ĝi eble estas franca muso alveninta Anglujon kun Vilhelmo la Venkanto; sekve ĝi povas ne kompreni la anglan lingvon.” (Malgraŭ la fakto ke ŝi bone konis multe da historiaj nomoj kaj epizodoj, Alicio ne havis tre klarajn ideojn pri datoj!) Ŝi do rekomencis france, dirante “où est ma chatte?” (la unua frazo en ŝia lernolibro).
La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj ĝia tuta korpo timskuiĝis.
“Ho, pardonu! mi petegas,” ekkriis Alicio, timante ke ŝi vundis la sentojn al la kompatinda besto, “mi tute forgesis ke vi ne amas la katojn.”
“也許它不懂英語,”愛麗絲想,“她是同征服者威廉(威廉(1027或1028 -1087)原為諾曼第(現法國的諾曼第半島)公爵,后來征服并統一了英國)一起 來的,”(盡管愛麗絲有些歷史知識,可搞不清這些事情已經多久了。)于是, 她又用法語說:“我的貓在哪里,”這是她的法文課本的第一句話。老鼠一听這 話,突然跳出水面,嚇得渾身發抖,愛麗絲怕傷害了這個可怜的小動物的感情, 赶快說:“請原諒我!我忘了你不喜歡貓。”
“Ne—amas—katojn,” diris ripete la Muso per pasia sibla voĉo. “Ĉu vi, se vi estus mi, amus la katojn?”
“不喜歡貓!”老鼠激動而尖聲地喊著,“假如你是我的話,你喜歡貓嗎?”
“Nu, eble ne,” Alicio respondis per paciga tono, “sed ne koleriĝu. Malgraŭ ĉio, mi tre ŝatus montri al vi nian katon Dajna; vi nepre ekamus la katojn, se nur vi povus vidi ŝin. Ŝi estas la plej kara dorlotaĵo en tuta la mondo,”—Alicio malvigle sencele naĝetis dum ŝi parolis—“kaj tiel komforte ŝi murmuras apud la fajro lekante la piedojn kaj viŝante la vizaĝon; ankaŭ tiel bela molaĵo por dorloti sur la genuoj, ankaŭ tiel lerta muskaptisto—ho, pardonu,” denove ekkriis Alicio, ĉar la Muso elstarigis erinace la tutan felon; sekve ŝi estis certa ke ĝi tre profunde ofendiĝis, kaj ŝi rapidis aldoni: “Se estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri Dajna.”
“也許不,”愛麗絲撫慰著說,“別生我的气了。可是我還是希望你能夠看 到我的貓──,黛娜,只要你看到她,就會喜歡貓了,她是一個多么可愛而又安 靜的小東西呀。”愛麗絲一面懶散地游著,一面自言自語地繼續說,“她坐在火 爐邊打起呼嚕來真好玩,還不時舔舔爪子,洗洗臉,摸起來綿軟得可愛。還有, 她抓起老鼠來真是個好樣的……,哦,請原諒我。”這次真把老鼠气坏了。愛麗 絲又喊道:“如果你不高興的話,咱們就不說她了。”
“Ni ne plu!” ekkriis la Muso, kiu tremis ĝis la lasta vostharo. “Ĉu vi imagas ke mi volus priparoli tian temon? Ĉiam nia familio malamis la katojn kaj nun malamas, malamindaj malĝentilaj bestoj! Estonte vi jam neniam aŭdigu antaŭ mi eĉ la nomon kato!”
“還說‘咱們’呢!”老鼠喊著,連尾巴梢都發抖了,“好像我愿意說似的! 我們家族都仇恨貓,這种可惡的、下賤的、粗鄙的東西!再別讓我听到這個名字 了!”
“Tion mi promesas tre volonte,” diris Alicio, kaj dume klopodis trovi alian paroltemon. “Ĉu vi … ĉu vi ŝatas … la hundojn?”
La Muso ne respondis. Sekve Alicio avide daŭrigis:—
“Proksime de nia domo loĝas bela, ĉarma, hundeto, kiun mi tre ŝatus ke vi vidu. Ĝi estas malgranda, helokula rathundo kun longa bukla brunhararo. Ĝi kapablas realporti la aĵojn forĵetitajn; ĝi petas manĝaĵon sidante sur la vosto, kaj havas aliajn ĉiuspecajn kapablojn; mi ne povas memori eĉ la duonon da ili. Ĝi apartenas al iu farmisto kiu diras ke pro ĝiaj kapabloj ĝi valoras mil spesmilojn.
Li certigas ke ĝi mortigas ĉiujn ratojn kaj … Ho, ve! ve! Denove mi ofendis ĝin.” Ĉar jen! la Muso naĝas for, for per ĉiuj fortoj, kun tia rapideco ke li faras irante tra la akvo grandan plaŭdbruon.
“我不說了,真的!”愛麗絲說著,急忙改變了話題,“你……喜歡……喜 歡……狗嗎?”老鼠沒回答,于是,愛麗絲熱心地說了下去,“告訴你,我家不 遠有一只小狗,─只眼晴明亮的小獵狗,你知道,它長著那么長的棕色卷毛。它 還會接住你扔的東西,又會坐起來討吃的,還會玩各式各樣的把戲,它是一個農 民的,你可知道,那個農民說它真頂用,要值一百英鎊哪!說它還能殺掉所有的 老鼠……哦,親愛的!”愛麗絲傷心地說,“我怕又惹你生气了。”老鼠已經拼 命游遠了,它游開時,還弄得池塘的水一陣波動。
Ŝi realvokis ĝin per sia plej dolĉa tono. “Vi kara Muso, revenu! mi petegas; nek katojn nek hundojn ni priparolos, se al vi ne plaĉos.” Aŭdinte tion, la Muso turnis sin malrapide kaj renaĝis al ŝi. Ĝia vizaĝo estis tre pala (pro kolero, pensis en si Alicio), kaj per mallaŭta tremanta voĉo ĝi diris: “Ni naĝu al la bordo, kaj poste mi rakontos al vi mian historion, por komprenigi pro kio mi malamas la katojn kaj hundojn.”
愛麗絲跟在老鼠的后面柔聲細气地招呼它:“老鼠啊,親愛的,你還是回來 吧,你不喜歡的話,咱們再也不談貓和狗了!”老鼠听了這話,就轉過身慢慢地 向她游來,它臉色蒼白(愛麗絲想一定是气成這樣的),用低而顫抖的聲音說: “讓我們上岸去吧,然后我將把我的歷史告訴你,這樣你就會明白我為什么也恨 貓和狗了。”
Kaj certe estus malprudente plu prokrasti la elnaĝon, ĉar en la lageton jam enfalis tiom da birdoj kaj bestoj ke ili komencis premi sin reciproke. Jen Anaso naĝis kun Dodo, jen Loro kun Agleto, jen multe da aliaj strangaĵoj, birdbestoj kaj bestbirdoj. Unua naĝis Alicio; post ŝi sekvis la tuta birdbestaro. Post kelka tempo ĉiuj atingis la bordon kaj staris kune sur la tero, tre malsekaj.
真是該走了,因為池塘里已經有了一大群鳥獸,有一只鴨子、─只渡渡鳥 (一种現已絕种的鳥,原產非洲毛里求斯。)、一只鸚鵡,一只小鷹和一些稀奇 古怪的動物。愛麗絲領著路,和這群鳥獸一起自岸邊游去。