Alvenis ne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Ĝi trotis malrapide, kaj ĉirkaŭrigardadis, kvazaŭ ĝi serĉas ion. Ŝi aŭdis ĝin murmuri al si: “Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj vangharoj! Ŝi ekzekutigos min. Tio estas same certa kiel la fakto ke mi ne amas la ĉasputorojn! Kie en la tuta mondo mi lasis ilin fali?”
Alicio tuj divenis ke ĝi serĉas la ventumilon kaj la paron da blankaj gantoj kapridfelaj, kaj ŝi bonkore komencis ĉirkaŭserĉi ilin. Sed ne prosperis al ŝi trovi ilin, ĉar de kiam ŝi naĝadis en la lageto, ĉio absolute ŝanĝiĝis; malaperis la vitra tablo, la pordeto, kaj eĉ la granda halo mem.
原來是那只小白兔,又慢慢地走回來了,它在剛才走過的路上焦急地到處審 視,好像在尋找什么東西,愛麗絲還听到它低產咕嚕:“公爵夫人呵!公爵夫人, 唉!我親愛的小爪子呀!我的小胡子呀!她一定會把我的頭砍掉的,一定的!就 像雪貂是雪貂那樣千真万确!我是在哪儿丟掉的呢?”愛麗絲馬上猜到它在找那 把扇子和那雙羊皮手套,于是,她也好心地到處尋找,可是找不見,自從她在池 塘里游蕩以來,好像所有東西都變了,就是那個有著玻璃桌子和小門的大廳也都 不見了。
Baldaŭ dum Alicio ĉirkaŭserĉas, la Kuniklo rimarkis ŝin, kaj per kolera voĉo ekkriis al ŝi: “Nu, Mariano, kion do vi faras ĉi tie ekstere? Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da gantoj kaj ventumilon. Rapidu, for!”
Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu ĝi montris. Pro timo de ĝia kolero ŝi eĉ ne provis klarigi ke ŝi ne estas Mariano.
不一會,當愛麗絲還在到處找的時候,兔子看見了她,并且生气地向她喊道: “瑪麗.安,你在外面干什么?馬上回家給我拿一雙手套和一把扇子來。赶快去!” 愛麗絲嚇得要命,顧不得去解釋它的誤會,赶快按它指的方向跑去了。
“Li ja kredas ke mi estas lia ĉambristino,” ŝi al si diris, kurante. “Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi ilin.”
Dirante tion, ŝi trovis sin staranta antaŭ ĉarma malgranda dometo kun sur la pordo neta nom‐tabulo kaj gravurita sur ĝi la nomo Sro. B. Kuniklo. Ŝi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per ŝtuparo timante ke ŝi renkontiĝos kun la efektiva Mariano, kaj estos forigita el la domo antaŭ ol ŝi povos trovi la ventumilon kaj gantojn.
“它把我當成它的女仆了,”她邊跑邊對自己說,“它以后發現我是誰,會 多么惊奇啊!可是我最好還是幫它把手套和扇子拿去──要是我能找到的話。” 她說著到了一幢整洁的小房子前,門上挂著一塊明亮的黃銅小牌子,刻著“白兔 先生”。她沒有敲門就進去了,急忙往樓上跑,生怕碰上真的瑪麗.安,如果那 樣的話,她在找到手套和扇子之前就會從這個小屋里被赶出來的,
“Kiel strange estas,” diris Alicio al si, “esti ĉirkaŭsendata de Kuniklo! Eble ankaŭ Dajna igos min porti por ŝi depeŝojn. Jen kio povus okazi. ‘Fraŭlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.’ ‘Post unu momento, varnjo; tamen ĝis Dajna revenos, mi devas gardi la mustruon, por ke la muso ne eliru.’ Sed mi kredas ke, se Dajna komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al ŝi resti en la domo.”
“這真奇怪!”愛麗絲對自己說,“給一只兔子跑腿,我看下一步就該輪到 黛娜使喚我了。”于是她就想象那种情景:“‘愛麗絲小姐,快來我這儿,准備 去散步,’‘我馬上就來,保姆!可是在黛娜回來之前,我還得看著老鼠洞,不 許老鼠出來,’不過,假如黛娜像這樣使喚人的話,他們不會讓它繼續呆在家里 了。”
Dum ŝi parolis, ŝi trovis sin en neta ĉambreto kiu havis tablon apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion ŝi esperis trovi) ventumilo kaj kelkaj paroj da blankaj gantetoj. Preninte la ventumilon kaj unu paron da gantoj, ŝi estis tuj forlasonta la ĉambron kiam okaze ŝi rimarkis, starantan apud la spegulo, boteleton. Tiu boteleto ne havis surskribon kun la invito TRINKU MIN, tamen ŝi malŝtopis kaj almetis ĝin al la lipoj. “Kiam ajn mi aŭ manĝas aŭ trinkas ĉi tie funde, nepre okazas io stranga, do mi volas provi kian efikon havos ĉi tiu boteleto. Mi tre esperas ke ĝi denove grandigos min, ĉar mi vere enuas esti tia malgrandaĵeto kia nun mi estas.”
這時,她已經走進了一間整洁的小房間,靠窗子有張桌子,桌子上正像她希 望的那樣,有一把扇子和兩、三雙很小的白羊羔皮手套,她拿起扇子和一雙手套。 正當她要离開房間的時候,眼光落在鏡子旁邊的一個小瓶上。這一次,瓶上沒有 “喝我”的標記。但她卻拔開瓶塞就往嘴里倒。她想,“我每次吃或喝一點東西, 總會發生一些有趣的事。所以我要看看這一瓶能把我怎么樣。我真希望它會讓我 長大。說真的,做我現在這樣一點儿的小東西,真厭煩极了。”
Kaj tian efikon ĝi fakte havis, efikon preskaŭ tujan; ĉar antaŭ ol ŝi eltrinkis duonon de la enhavo, ŝi sentis la kapon premata kontraŭ la plafono, kaj devis klini la dorson por ke ŝi ne rompu al si la kolon. Si tuj demetis la boteleton dirante: “Sufiĉas! mi esperas ke mi ne kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho, mi tre volas ke mi ne tiom trinkis.”
小瓶真的照辦了,而且比她期望的還快,她還沒有喝到一半,頭已經碰到了 天花板,因此,必須立即停止,不能再喝了!否則脖子要給折斷了。愛麗絲赶緊 扔掉瓶子,對自己說:“現在已經夠了,不要再長了,可是就是現在這樣,我也 已經出不去了。嗨!我別喝這么多就好啦!”
Ho, ve! Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tute ne ĉesis, sed daŭradis ĝis ŝi devis stari sur la genuoj, kaj plu daŭradis ĝis eĉ por tio mankis spaco. Ŝi klopodis kuŝi sur la planko havante unu kubuton kontraŭ la pordo kaj la alian klinitan ĉirkaŭ la kapo. Sed ankoraŭ plu ŝi kreskis, kaj—jen, ŝia lasta rimedo—ŝi ŝovis unu brakon el la fenestro kaj unu piedon en la kamentubon, dirante:
唉!現在已經太遲了!她繼續長啊,長啊!再待一會儿就得跪在地板上了, 一分鐘后,她必須躺下了,一只胳膊撐在地上,一只胳膊抱著頭、可是還在長, 這時只得把一只手臂伸出窗子,一只腳伸進煙囪,然后自語說:“還長的話怎么 辦呢?我會變成什么樣子呢?”
“Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu mi povas fari. Kio al mi okazos? Kio?” Tre feliĉe por Alicio la sorĉboteleto jam plene efikis; ŝi ne plu kreskis, tamen ŝia nuna amplekso estis por ŝi tre malkomforta, kaj ĉar ŝajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun ĉambron, ni ne miru ke ŝi nun fariĝis tre malgaja.
幸運的是這只小魔術瓶的作用已經發揮完了,她不再長了,可是心里很不舒 服,看來沒有可能從這個房子里出去了。
“Estis multe pli agrable en la hejmo,” pensis la kompatindulo, “ĉar tie ne okazis ke oni ĉiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj ĉirkaŭ‐ordoniĝis de musoj kaj kunikloj. Preskaŭ mi volas ke mi ne estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraŭ ĉio, la ĉitiea vivo estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras kio okazis al mi. En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi ĉiam supozis ke en la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki libron pri mi. Mi mem verkos ĝin, tuj kiam mi estos plenkreskinta. Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun”—diris ŝi per malgaja voĉo “almenaŭ tie ĉi ne estas spaco por kreski plu.
“在家里多舒服,”可怜的愛麗絲想,“在家里不會一會儿變大,一會儿變 小,而且不會被老鼠和兔子使喚。我希望不曾鑽進這個兔子洞,可是……可是這 种生活是那么离奇,我還會變成什么呢?讀童話時我總認為那种事情永遠不會發 生的,可現在自己卻來到這童話世界了,應該寫一本關于我的書,應該這樣,當 我長大了要寫─本──可我現在已經長大了啊。”她又傷心地加了一句:“至少 這儿已經沒有讓我再長的余地了。”
Ĉu sekvas do (pensis ŝi) ke mi neniam fariĝos pli aĝa ol nun? Tio ja estus unuflanke tre agrabla: neniam fariĝi maljunulino! Sed aliflanke, devi ĉiam lerni la lecionojn, ho, mi ne ŝatus tion!”
“可是,”愛麗絲想,“我不會比現在年齡更大了!這倒是一個安慰,我永 遠不會成為老太婆了。但是這樣就得老是上學了。唉,這我可不情愿!”
“Vi stulta Alicio,” ŝi respondis al si, “Kiel vi povus lerni lecionojn tie ĉi? Apenaŭ estas spaco por vi, kie do lokiĝus lernolibroj?”
“啊,你這個傻愛麗絲!”她又回答自己,“你在這儿怎么上學呢?哎唷, 這間房子差點儿裝不下你,哪里還有放書的地方呢?”
Kaj tiamaniere ŝi daŭrigis la konversacion, diskutante kaj argumentante kontraŭ si. La Kuniklo falas en sian kukumejon.
她就這樣繼續說著,先裝這個人,然后又裝另一個人,就這樣說了一大堆話。 几分鐘后,她听到門外有聲音,才停止嘮叨去听那個聲音。
Post kelkaj momentoj ŝi ĉesis paroli kaj aŭskultis, ĉar ŝi aŭdis ekster la ĉambro ies voĉon diranta: “Mariano, Mariano! se vi ne tuj alportos al mi la gantojn—” Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren laŭ la ŝtuparo. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por serĉi Marianon. Pro timo al li, ŝi tiel forte tremis ke la tuta dometo skuiĝis. Ŝi ja forgesis ke nun ŝi estas preskaŭ miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi ĝin.
“瑪麗?安,瑪麗?安!”那個聲音喊道,“赶快給我拿手套,” 然后一連串小腳步聲步上樓梯了。愛麗絲知道這是兔子來找她了,但是她忘了自 己現在已經比兔子大了一千倍,因此還是嚇得發抖,哆嗦得屋子都搖動了,
Laŭ la aŭdataj sonoj la Kuniklo alvenis ĝis la pordo, kaj klopodadas malfermi ĝin. Sed, ĉar la pordo estis malfermebla nur internen, kaj ĉar Alicio forte premas ĝin per la kubuto, tiu klopodado malsukcesis. Ŝi aŭdis ĝin diri al si: “Do, mi ĉirkaŭiros kaj eniĝos tra la fenestro.”
免子到了門外,想推開門,但是門是朝里開的,愛麗絲的胳膊肘正好頂著門, 兔子推也推不動,愛麗絲听到它自語說,“我繞過去,從窗子爬進去。”
“Vi ne faros tion” pensis Alicio. Atendinte ĝis ŝi aŭdas la Kuniklon apude sub la fenestro, ŝi subite eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. En la manon ŝi ricevis nenion, sed aŭdis subitan timekkrion, la falon de ia korpo, kaj samtempe la sonon de frakasata vitro. El tio ŝi konkludis ke ĝi falis en kukumejon, aŭ en ion tiuspecan.
“這你休想,”愛麗絲想,她等了一會,直到听見兔子走到窗下,她突然伸 出了手,在空中抓了一把,雖然沒有抓住任何東西,但是听到了摔倒了的尖叫聲, 和打碎玻璃的嘩啦啦的響聲,根据這些聲音,她斷定兔子掉進玻璃溫室之類的東 西里面了。
Post unu momenton ŝi aŭdis tre koleran voĉon (certe la voĉon de l’ Kuniklo) diranta: “Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo?” kaj responde (de malproksime) jen alia voĉo de ŝi nekonata: “Se plaĉas, Moŝto, jen mi tie ĉi. Mi fosas pomojn.”
接著是兔子的气惱聲:“帕特!帕特!你在哪里?”然后,是一個陌生的聲 音,“是,我在這儿挖苹果樹呢?老爺!”
“Fosas pomojn? Ĉi tien, sencerbulo, kaj eligu min el ĉi tio.” (Denove aŭdiĝas sonoj de frakasata vitro.)
“哼!還挖苹果樹呢!”兔子气憤地說,“到這儿來,把我拉出來!”接著 又是一陣弄碎玻璃的聲音。
“Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro?”
“給我說,帕特,窗子里是什么?”
“Brako, Ekscelenco.” (Laŭ la akcento per kiu li parolis li certe estis irlandano.)
“喲,一只胳膊,老爺!”
“Ĉu ‘brako’ vi diris, stultulo? Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon tiel grandan? Ĝi ja ŝtopas la tutan fenestron.”
“─只胳膊!你這個傻瓜,哪有這樣大的胳膊,嗯,它塞滿了整個窗戶呢!”
“Estas vero, Ekscelenco; sed, malgraŭ ĉio, ĝi estas brako.”
“不錯,老爺,可到底是一只胳膊。”
“Nu, ĝi ne devas esti tie, kio ajn ĝi estas. Vi iru tuj kaj forprenu ĝin.”
“嗯。別羅嗦了,去把它拿掉!”
Post tio sekvis longa silento; nur malofte Alicio aŭdis flustraĵojn: ekze., “Mi ne ŝatas ĝin, Moŝto, tut’ ne, tut’ ne!” kaj “Vi obeu, malkuraĝulo.”
En la fino ŝi la duan fojon eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. Ĉi tiun fojon ŝi aŭdis du timkriojn, kaj ankaŭ duobliĝis la sonoj de frakasata vitro. “Tiu kukumejo nepre havas multe da kadroj,” pensis Alicio. “Kion oni projektos nun? Pri la projekto eltiri min el la fenestro, se nur ili povus, mi estus tute kontenta, ĉar mi ja ne volas resti tie ĉi eterne.”
沉寂了好一陣,這時愛麗絲只能偶爾听到几句微弱的話音,如:“我怕見它, 老爺,我真怕它!”……“照我說的辦,你這個膽小鬼!”最后,她又張開手, 在空中抓了一把,這一次听到了兩聲尖叫和更多的打碎玻璃的聲音,“這里一定 有很多玻璃溫室!”愛麗絲想,“不知道他們下一步要干什么?是不是要把我從 窗子里拉出去,嘿,我真希望他們這樣做,我實在不愿意再呆下去了!”
Pasis kelka tempo en plena silento. Poste rompis la silenton rulbruo de malgrandaj vagonradoj, kaj voĉoj ne malmultaj ekparolis ĉiuj kune. Ŝi elaŭdis nur la sekvantajn:
“Kie la alia ŝtupetaro?—Mi ja devis alporti nur unu, la alian Bil alportas—Bilĉo, ĝin starigu tie ĉi—Jen en ĉi tiu angulo ni starigu ilin—Ne, ne! antaŭ ĉio necesas kunligi ilin, alie ni ne atingos la fenestron—Vi ne ĝenu vin, ili jam sufiĉe taŭgas—Vi, Bil, ekkaptu ĉi tiun ŝnuron—Ĉu la tegmento subtenos la premon?—Gardu vin, jen malfiksiĝinta ardezaĵo—Ho, ĝi jam falas, gardu la kapojn sube—(Laŭta frakaso)—Nu, kiu fuŝis tion?—Mi kredas ke Bil—Kiu devas derampi la kamentubon?—Ne, mi ne volas, vi rampu mem—Tion ne mi, Bil devas—Bil, la mastro ordonas ke vi derampu.”
她等了─會,沒有听到什么聲音,后來傳來了小車輪的滾動聲,以及許多人 說話的嘈雜聲,她听到說:“另外一個梯子呢?……嗯,我只拿了一個,別一個 比爾拿著……比爾,拿過來,小伙子……到這儿來,放到這個角上……不,先綁 在一起,現在還沒一半高呢!……對,夠了,你別挑刺啦!─一比爾,這里,抓 住這根繩子……頂棚受得了嗎?……小心那塊瓦片松了……掉下來了,低頭! (一個很大的響聲)……現在誰來干?……我認為比爾合适,它可以從煙囪里下 去。……不,我不干!……你干!……這我可不干……應該比爾下去……比爾! 主人說讓你下煙囪!”
“Do, Bil devas derampi la kamentubon,” pensis Alicio. “Ĉiujn malagrablaĵojn oni trudas al Bil. Mi ne volus esti en la situacio de Sro. Bil. La fajrujo estas tre mallarĝa, sed malgraŭ ĉio mi nepre sukcesos trafi lin per la piedo.”
“啊,這么說比爾就要從煙囪下來了,”愛麗絲對自己說,“嘿,它們好像 把什么事情都推在比爾身上,我可不做比爾這個角色。說真的這個壁爐很窄,不 過我還是可以踢那么一下。”
Ŝi eltiris la piedon kiel eble pleje el la tubo kaj atendis ĝis ŝi aŭdis tutapude en la tubo ĉirkaŭgratadon kaj rampadon de iu besteto (kiaspeca ĝi estis, ŝi el la sonoj ne povis diveni). Tiam dirante al si ‘Tio nepre estas Bil’ ŝi provfrapis per la piedo en la tubon, kaj atende aŭskultis.
她把伸進煙囪里的腳收了收,等到听到一個小動物(她猜不出是什么動物) 在煙囪里連滾帶爬地接近了她的腳,這時她自語說:“這就是比爾了,”同時狠 狠地踢了一腳,然后等著看下一步會發生些什么。
Unue ŝi aŭdis laŭtan ĥoron:
“Jen Bil tie supre! Pafiĝis el tubo!! Falas teren!!!”
Poste la voĉo de l’ Kuniklo diranta tutsole: “Kaptu lin, vi ĉe la barilo.” Sekvis unumomenta silento kaj fine alia konfuza voĉaro:
“Subtenu la kapon—Brandon. Ne sufoku lin—Kio al vi okazis, kunulo—Diru al ni—”
首先,她听到一片叫喊:“比爾飛出來啦!”然后是兔子的聲音:“喂,篱 笆邊的人,快抓住它!”靜了一會儿,又是一片亂嚷嚷:“抬起它的頭……,快, 白蘭地……別嗆著了它!怎么樣了?老伙計,剛才你碰見了什么?告訴我們。”
Aŭdiĝis responde tre malforta sibla voĉo (“jen la voĉo de Bil,” pensis Alicio).
“Nu, apenaŭ mi scias—ne pli, dankojn—jam mi refortiĝas—mi estas tro konfuzita por rakonti—io—kvazaŭ risorte—atakis min—kaj mi pafiĝis supren kiel raketo—jen ĉio.”
最后傳來的是一個微弱的尖細聲(愛麗絲認為這是比爾)“唉,我一點也不 知道……再不要,謝謝你,我已經好多了……我太緊張了,沒法說清楚,我所知 道的就是……不知什么東西,就像盒子里的玩偶人(西方小孩經常玩一种玩偶盒, 一打開盒蓋即彈出小玩偶來。)一樣彈過來,于是,我就像火箭一樣飛了出來!”
“Tute vere, ni ja vidis vin,” diris la aliaj.
“不錯,老伙計!你真是像火箭一樣。”另外一個聲音說。
“Ni devas ekbruligi la domon,” diris la voĉo de l’ Kuniklo. Alicio tuj ekkriis kiel eble plej laŭte “se vi tion atencos, mi instigos kontraŭ vi Dajna’n.”
“我們必須把房子燒掉!”這是兔子的聲音。愛麗絲盡力喊道:“你們敢這 樣,我就放黛娜來咬你們!”
Sekvis tuja kaj plena silento. “Kion nun ili faros?” pensis Alicio. Laŭ ŝi la plej prudenta rimedo estus forpreni la tegmenton.
Post unu, du momentoj denove komencis ĉirkaŭmoviĝo, kaj la Kuniklo aŭdigis sin dirante: “Sufiĉos por komenco unu plena puŝĉaro.”
接著,是死一般的寂靜,愛麗絲想:“不知道它們下一步想干什么,如果它 們有見識的話,就應該把屋頂拆掉。”過了一兩分鐘,它們又走動了,愛麗絲听 到兔子說:“開頭用一車就夠了。”
“Plena puŝĉaro da kio?” pensis Alicio. Tiu dubo ne daŭris longe, ĉar en tiu sama momento, enŝutiĝis tra la fenestro, kun kvazaŭ‐hajla bruo, amaso da ŝtonetoj, kaj kelkaj el ili eĉ frapis al ŝi la vizaĝon. Ŝi diris al si: “Tion mi tuj ĉesigos,” kaj aldonis laŭte: “Se vi ree faros tion, mi Dajna’n.…”
Denove la tuja kaj plena silento!
“一車什么呀?”愛麗絲想,但一會儿就知道了,小卵石像暴雨似的從窗子 扔進來了,有些小卵石打到了她的臉上,“我要讓他們住手,”她對自己說,然 后大聲喊道:“你們最好別再這樣干了!”這一聲喊叫后,又是一片寂靜。
Alicio surprize rimarkis ke la ŝtonetoj kuŝantaj sur la planko ĉiuj ŝanĝiĝas en kuketojn, kaj venis en sian kapon la feliĉa ideo “Se mi manĝos unu el tiuj kuketoj, nepre okazos al mi iuspeca korpŝanĝo, kaj ĉar nun tia ŝanĝo neniel povas kreskigi min, sekvas ke la efiko estos malkreskiga.”
愛麗絲惊奇地注意到,那些小卵石掉到地板上部變成了小點心,她腦子里立 即閃過了一個聰明的念頭:“如果我吃上一塊,也許會使我變小,現在我已經不 可能更大了,那么,它一定會把我變小的。”
Ŝi do englutis unu, kaj kun granda ĝojo konstatis ke ŝi tuj komencas malkreski. Tuj kiam ŝi estis sufiĉe malalta por trairi la pordon, ŝi forkuris el la domo, kaj trovis ke granda aro da malgrandaj birdoj kaj bestoj staras ekstere atendante ŝin. La kompatinda lacerto Bil sidis en la mezo subtenate de du kobajoj kiuj donas al li trinkaĵon el boteleto. Ĉiuj sin ĵetis al Alicio, sed ŝi forkuris kiel eble plej rapide kaj baldaŭ trovis sin staranta sekure en densa arbaro.
開是,她吞了一塊點心,當即明顯地迅速縮小了。在她剛剛縮到能夠穿過門 的時候,就跑出了屋子,她見到一群小動物和小鳥都守在外邊,那只可怜的小壁 虎──比爾在中間,由兩只豚鼠扶著,從瓶子里倒著東西喂它。當愛麗絲出現的 瞬間,它們全都沖上來。她拼了命,總算跑掉了,不久她就平安地到了一個茂密 的樹林里。
“Kaj nun,” diris al si Alicio ĉirkaŭvaganta en la arbaro, “la unua celo kompreneble estas rekreski ĝis la ordinara grandeco, kaj la dua estas trovi la vojon en tiun belan ĝardenon.”
“我的第一件事,”愛麗絲在樹林中漫步時對自己說,“是把我變到正常大 小,第二件就是去尋找那條通向可愛的小花園的路。這是我最好的計划了。”
Sendube tre bona plano! sed, bedaŭrinde, ŝi ne havis eĉ la plej malgrandan ideon kiamaniere ŝi devos plenumi ĝin. Dum ŝi serĉe esploris inter la arboj, akra hundbojo altiris ŝian atenton.
听起來,這真是個卓越的計划,而且安排得美妙而簡單,唯一的困難是她不 知道怎樣才能辦成。正當她在樹林中著急地到處張望時,她頭頂上面傳來了尖細 的犬吠聲。
Jen grandega hundido de alte rigardis sur ŝin el grandaj rondaj okuloj, kaj malvigle etendis unu piedon por tuŝi ŝin. “Ho, vi dorlotaĵeto,” diris ŝi en sia plej dorlota voĉo, kaj penis fajfi al ĝi. Sed interne ŝi tre timis pensante ke ĝi eble estas malsata, kaj en tiu okazo povas formanĝi ŝin, malgraŭ la dorloto.
她赶緊抬頭朝上看,一只大的叭儿狗,正在瞪著又大又圓的眼睛朝下 看著她,還輕輕地伸出一只爪子,要抓她。“可怜的小東西!”愛麗絲用哄小孩 的聲調說,一邊還努力地向它吹口哨。但是實際上,她心里嚇得要死,因為想到 它可能餓了,那么不管她怎么哄它,它還是很可能把她吃掉的。
Apenaŭ konsciante kion ŝi faras, ŝi levis malgrandan branĉeton kaj tenis ĝin antaŭ la hundido, kiu tuj saltis en la aeron kun laŭta ĝojbojo, kaj ĵetinte sin sur la branĉeto ŝajnigis mortskui ĝin.
Por eviti esti piedpremata, Alicio gardis sin malantaŭ granda kardo. Tuj kiam ŝi reaperis sur la alia flanko, branĉeto en mano, la hundido denove atakis, kaj pro ĝia arda deziro ĝin kapti, tute renversiĝis. Alicio, pensante en si ke tio estas kvazaŭ oni ludus kun tirĉevalo, kaj en ĉiu momento atendante ke ŝi estos piedpremata, ree ĉirkaŭkuris la kardon. La hundido, siaparte, komencis fari rapide tutan serion da sinĵetoj; ĉiufoje ĝi nur malmulte antaŭen kuris, sed multe kuris malantaŭen. Senĉese ĝi raŭke bojadis, ĝis fine ĝi sidiĝis malproksime, kaj spiregadis, kun lango elpendiĝanta kaj la grandaj okuloj duonfermitaj.
她几乎不知道該怎么辦,拾了一根小樹枝,伸向小狗,那只小狗立即跳了起 來,高興地汪、汪叫著,向樹枝沖過去,假裝要咬,愛麗絲急忙躲進一排薊樹叢 后面,免得給小狗撞倒,她剛躲到另一邊,小狗就向樹枝發起第二次沖鋒。它沖 得太急了,不但沒有抓著樹枝,反而翻了個筋斗,愛麗絲覺得真像同一匹馬玩耍, 隨時都有被它踩在腳下的危險,因此,她又圍著薊樹叢轉了起來,那只小狗又向 樹枝發起了一連串的沖鋒。每一次都沖過了頭,然后再后退老遠,而且嘶聲地狂 吠著。最后它在很遠的地方蹲坐了下來,喘著气,舌頭伸在嘴外,那雙大眼睛也 半閉上了。
Tiu momento ŝajnis al Alicio oportuna por forkuro. Ŝi tuj ekkuris, kaj ne ĉesis kuradi ĝis ŝi sentis sin laca kaj spireganta, kaj (pro la longa interspaco) la bojado fariĝis apenaŭ aŭdebla.
這是愛麗絲逃跑的好机會,她轉身就跑了,一直跑得喘不過气來,小狗的吠 聲也很遠了,才停了下來。
“Tamen ĝi estis tre bela hundeto,” diris Alicio apogante sin kontraŭ ranunkuleto por ripozi; kaj ventumante sin per unu el ĝiaj folioj ŝi daŭrigis: “Mi tre volus instrui al ĝi lertfaraĵojn, se nur mi estus… taŭgegranda. Ho, preskaŭ mi forgesis ke mi devas rekreski! Mi konsideru kion fari; mi kredas ke nepre estos necese ke mi trinku aŭ manĝu ion. Sed jen la ĉefa demando: kion trinki aŭ manĝi.”
“然而,這是只多么可愛的小狗啊!”在愛麗絲靠在一棵毛茛上,用一片毛 茛葉搧著休息時說,“要是我像正常那么大小,我真想教它玩許多把戲,啊,親 愛的,我几乎忘記我還要想法再長大呢?讓我想一想,這怎么才能做到呢?我應 該吃或者喝一點什么東西,可是該吃喝點什么呢?”
Alicio ĉirkaŭrigardis sur ĉiujn florojn kaj herbtrunketojn, sed nenion ŝi vidis kiu havis la aspekton esti la taŭga manĝaĵo. Sed jen, apud ŝi, staris granda fungo, egale alta kun ŝi mem. Esplorinte ĝin, sube kaj ĉirkaŭe, ŝi decidiĝis esplori ankaŭ la supron.
确實,最大的問題是吃喝點什么呢?愛麗絲看著周圍的花草,沒有可吃喝的 東西。离她很近的地方長著一個大蘑菇,差不多同她一樣高。她打量了蘑菇的下 面、邊沿、背面,還想到應該看看上面有什么東西。
Levinte sin sur la piedpintojn, ŝi havis la okulojn ĝuste super la rando. Sidantan sur la supro, kun la brakoj falditaj, ŝi ekvidis grandan bluhaŭtan raŭpon kiu serene fumas longan turkan pipon.
她踮起腳尖,沿蘑菇的邊朝上看,立即看到一只藍色的大毛毛虫,正環抱胳 膊坐坐在那儿,安靜地吸著一個很長的水煙管,根本沒有注意到她和其它任何事 情。